Infanludejo

Moderna infanludejo.
Infanludejo en Albaida, Valencia Komunumo
"La Golem" - giganta monstro kun tri ruĝaj langoj eltendita de ties buŝo, kiuj servas kiel infanludejaj glitejoj, Jerusalemo, farita de la skulptisto Niki de Saint Phalle.
Baskulo kun amaso de infanoj ludantaj.
Junaj knaboj ludanta en Nov-Jorka Urba strato, 1909
Infanludejo kun toltegmento.
Infana distrejo en formo de kastelo.

Infanludejo (aŭ pli simple ludejo) estas publike alirebla areo destinita por distro kaj amuzo de infanoj kaj kiu estas ekipita de instalaĵoj por infanludoj. Infanludejoj havas elekton de tre kutimaj ludinstalaĵoj: pendolilo, baskulo, deglitejo, karuselo, reko, ŝtupetaro, sabloludejo. Ĝi kutime situas ekstere sur gruzo aŭ herbo kaj povas esti ĉirkaŭitaj de arboj.

La ĉefa celo estas la distro de infanoj de la najbarejo kaj ilia okupiteco. Ludejoj ofertas ŝancojn por ekzercado kaj socianiĝo, tiel kontribuante al la disvolviĝo de la infanoj.


Developed by StudentB